Albert Stalin Tancinco Garrido

Ekstaru por viaj rajtoj.

Filipinano, esperantisto, kaj junulara aktivisto.

Filo de Valenzuela, urbo norde de la filipina ĉefurbo Manila, li diplomiĝis pri geografio en la Universitato de Filipinoj-Diliman. Li denaske parolas la tagalogan kaj la anglan, lernis la japanan, la korean, kaj nun ankaŭ la hispanan. Li laboris mallonge en firmaoj pri internacia edukado, kaj ekde 2021 loĝas en Madrido, kie li helpas instrui la anglan al gimnazianoj.

Fiera maldekstrulo, li estis aktivisto pri studentaj kaj civitanaj rajtoj dum siaj universitataj jaroj. Li memlernis Esperanton kiel 15-jarulo en 2013 kaj poste fondis Filipinan Esperanto-Junularon (FEJ), kies prezidanto li nun estas. Li estis elektita en 2020 kiel estrarano de TEJO kaj la sekvan jaron kiel ĝia Unua Vicprezidanto, kiun li nun tenas respondecante pri Landa kaj Faka Agado, Scienco, Edukado, kaj Universitata Agado.

En sia 8-jara aktiveco en la internacia esperantista movado, li fokusiĝas specife sur ĝian plitutmondiĝon kaj la reprezentiĝon de movadoj kaj aktivuloj ekster Eŭropo. Li ankaŭ havas specialan intereson pri Katalunio kaj la kataluna lingvo, pri kies lingvopolitika situacio li verkis esploreton en 2017.

En sia libera tempo li ŝatas spekti televidajn seriojn, manĝi, kaj vojaĝi.

Revenu al listo de podiuloj