Cristian Ruiz Altaba

Naskiĝinta en Meksikio, li studis en la Universitato de Barcelono, kie li diplomiĝis pri Biologio, sub la gvido de profesoro Ramon Margalef. Li vivis ses jarojn en Usono, kie li doktoriĝis pri ekologio kaj evoluo en la Pensilvania Universitato, gvidata de D-ro Georges Davis, el la Akademio de Naturaj Sciencoj de Filadelfio. En 1991 li revenis al Katalunio, kie li laboris dum dek jaroj kiel reserĉisto de IMEDEA, miksa centro de CISC kaj la Universitato de la    Balearaj Insuloj.

Ekde la jaroj 1990-aj li akordigas la laboron ĉe la Konsilio pri Medio de la Baleara registaro kun taskoj ĉe la Esplorgrupo pri Evoluo kaj Homa kognicio, jen kiel reserĉisto jen kiel instruisto (Fizika Antropologio, Homa Etologio, Bioetiko). Nuntempe li estras la Servon de Mediagentoj.

Li publikigis diversajn librojn kaj pli ol cent sciencajn artikolojn. Li estis aktiva pri popularigado de scienco, partoprenante en pluraj projektoj kiel Natura Historio de la Katalunaj Landoj aŭ en programoj pri naturo de TV3; nun li ekfunkciigas iniciaton pri ekoturismo kiu kombinas la malkovro de la natura kaj kultura realo kun la aktiva partopreno en reserĉo- kaj konservo-projektoj pri la medio.

Li fervoras pri la lingva diverseco kaj pri ĝis historio kaj rilato al la biodiverseco.

Revenu al listo de podiuloj