Joan Casals i Missio

Nuntempe oni emas paroli pri “nutra sistemo” anstataŭ agrokulturo kaj urbo aŭ de produkto kaj konsumo.

Li estas teknika agro-inĝeniero specialiĝinta pri legoma, arbofrukta kaj flora ĝardenadoj (EEABB, Universitat Politècnica de Catalunya, 2006) majstro-diplomita pri ĉirkaŭurbaj agrosistemoj (Universitat Politècnica de Catalunya, 2009), Doktoro de la programo pri Agronutra Inĝenierado kaj Bioteknologio (Universitat Politècnica de Catalunya, 2012).

Nuntempe li estas direktoro kaj reserĉisto ĉe la Fondaĵo Miquel Agustí kaj asociita profesoro en la UPC. Li laboris ĉefe sur la kampo de vegetaĵa produktado kaj la vegetaĵa genetika plibonigado, specialiĝinta en la tomatkultivado.

Naskita en Barcelono, liaj ĉefaj interesoj centriĝas en la procesoj de malsovaĝigo kaj evoluo de kultivitaj plantoj, kaj ilia efiko en la historio de societoj kaj la gastronomio, ankaŭ en la sinergioj inter teritorio, agroaktivado, biodiverseco kaj uzado de la naturaj resursoj, konsiderante la kamparan mondon kiel centra akso kiu strukturigas la rilaton. Samtempe li okupiĝas pri genetika pligonigado, tomato-evoluigo, legomĝardenado, efikeco en la uzado de resursoj kaj agrodiverseco.

Revenu al listo de podiuloj