Jordi Graells

Civitana atento: la plej bela profesio en la mondo.

Naskiĝis en Sabadell. Li estas licenciulo pri homa geografio kaj esperantisto.

Lia sperto celas plibonigi la rilaton kun la civitanoj, kreante senperan kaj retan ligon, per la disponeblaj rimedoj (interreto kaj IT, Informa Teknologio) plus solidan bazon kiel administrado de scioj.

Li estis ĝenerala direktoro de Atenció Ciutadana de la Generalitat de Catalunya, instiganto kaj kunkreanto de la politiko por alireblaj datumoj kaj travideblo de la Generalitat, la programo Compartim kaj al Xarxa d'Innovació Pública.

Lia blogo (Graells bloc) estis taksata "Millor blog personal de política, economia i societat", en la 2013 eldono de Premis bloc Catalunya. Li ricevis ankaŭ la premion Premi Nadal Batle de la Universitat de les Illes Balears, pri IT, kvara eldono 2002, pro la verko Internet útil per tothom.

Li publikigis plurajn artikolojn kaj monografiojn pri kiel ligi sciojn kaj novigadon ene de organizoj. (Treballa diferent. Xarxes corporatives i comunitats professionals, INprenedors, experiències i reflexions sobre l’art de l’intraemprenentatge dins de les organitzacions, Internet útil per a tothom. Manual pràctic de coneixements bàsics perquè persones i organitzacions s’hi comuniquin amb èxit. Premi Nadal Batle 4a edició. Universitat de les Illes Balears, Administració, societat, llengua i Internet: Conèixer els serveis i recursos actuals d’Internet a partir d’un estudi sobre la presència de la llengua catalana a la Xarxa. (kunaŭtoro kun Núria Vives i Leal))

Ekstere, li antaŭenpuŝis tri entreprenajn iniciatojn: Sune (distribuado de rimedoj por renovigeblaj energioj), Babel (lingvaj servoj) kaj Ballsalona (diskoniga kaj instruiga centro por salona danco)

Revenu al listo de podiuloj