Jorge Pueyo Sanz

Nova paŝo fariĝis por eltiri la medion de la aragona lingvo de sia enfermiteco.

Naskiĝis en Aragono en 1995, licencito pri Juro, fakulo pri entreprena, civila kaj bankkomerca juro. Ek de 2020 li membras en la Reĝa kaj Glora Advokatkolegio en Zaragoza, kie li profesie agas.

Pueyo estas konata ĉefe pro lia sindediĉo al la diskonigo de la aragona lingvo. Li redaktoris kaj kunlaboris ĉe “Charin Charrán”, la unua programo en la aragona de Aragon’ TV, kio estigis lin sufiĉe konata inter aragonanoj.

Poste li ekkonatigis sin pere de la sociaj retoj danke al lia “Noticiario matinal aragonès”, resumo de aktualaj novaĵoj en aragona lingvo kiun li faras pere de Twitter ek de oktobro de 2020, imitante la noticarformaton de Àngel Martin Gómez.

Li estas kunordin¡ganto de la komisio pri lingva politiko de la partio Chunta Aragonesista. Aliflanke, li ankaŭ kulturis poezion en la aragona. En 2018 li gajnis la premion Condau de Ribagorza en la poezia branĉo, kune kun Celia Naval, pro la verko “Terra muixada”.

Revenu al listo de podiuloj