Klara Ertl

Ju malpli da miskongruo estas inter la kapo, la koro kaj la manoj, des pli ni proksimas al honesta vivo. (Mark Boyle)

Aktivisto en Extinction Rebellion ekde 2019, unue en XR Amsterdamo kaj nun en XR Barcelono. En tiu movado ŝi ŝatas prelegi, helpi bonvenigi novajn homojn kaj partopreni malobeemajn akciojn.

Ŝi estas denaska esperantisto kaj havis diversajn rolojn en TEJO, plej aktuale ŝi estis estrarano en 2020-21. Ŝi ankaŭ estis tre engaĝita en la tuteŭropa kontraŭrasisma reto "UNITED for Intercultural Action".

Ŝi kreskis en Benelukso kun hungara patro kaj franca patrino. Ŝi havas kvar denaskajn lingvojn, la francan, hungaran, nederlandan kaj Esperanton, kaj lernis kvar fremdajn lingvojn, unue la germanan kaj anglan en la lernejo, poste la katalunan kaj hispanan por paroli kun la familio de ŝia kataluna koramiko kaj integriĝi en Barcelono.

Profesie ŝi okupiĝas pri edukado. Ŝi studis psikologion en Nederlando, nuntempe studas por iĝi eduka konsilisto kaj laboras kun infanoj kun specialaj bezonoj.

Revenu al listo de podiuloj