Lluís de Gibert

Kiam oni saltas sur la luno, oni preskaŭ flugas.

Naskiĝis en Barcelono kaj de februaro 2022 li loĝas en Vilafranca del Penedès. Zoologo, esperantisto kaj vikipediisto.

Li estis instruisto pri biologio en publikaj gimnazioj. Rilate edukadon, li iniciatis agadojn por la diverseco, geedukado, informadika kompetenteco, kunlaborado, prilingva mergiĝo, prilingva subteno kaj favore al adopto de la operaciumo GNU Linukso en la katalunaj publikaj lernejoj.

Li editoras Vikipedion ek de printempo 2006. Ĉefe aktivas kunlabore je projektoj en la kataluna aŭ en esperanto kaj ankaŭ je parencaj projektoj kiel Wikidata aŭ Wikimedia Commons. Kiel volontulo li regule partoprenas en vikiprojektoj kaj en la organizado de kursoj kaj vikimaratonoj.

Li membras en Wikimedia España kaj en Viquidones UPF, laborgrupo aktiva je organizado de ĉeestaj kursoj en la Universitato Pompeu Fabra, kies celo estas korekti la geran misekvilibron ekzistanta en Vikipedio. Nuntempe li estas administranto de la kataluna Vikipedio.

Li engaĝiĝis en iniciatoj kunsidaj kaj najbarecaj. Aktivis ankaŭ en la liberecana sindikatismo. Partoprenas en la esperanta grupo de Ateneu Llibertari de Gràcia [Barcelono], kunlaboras en la Kataluna Esperanto-Asocio kaj anas en Sennacieca Asocio Tutmonda.

Revenu al listo de podiuloj