Michael Boris Mandirola

Esperantisto, eŭropfederalisto, inĝeniero.

Filo de Novaro (Piemonto-Italujo), eklernis Esperanton je la aĝo de 17, inspirita de la ideo de komuna lingvo por fortigi la eŭropan projekton kaj ankaŭ de la facileco kaj reguleco de Esperanto.

Li estas engaĝita en la Esperanto-movado je loka, ŝtata kaj internacia nivelo. Inter liaj spertoj, elstaras la TEJO-agado kiel komitatano (2006-2022), vicprezidanto (2011-2015) kaj prezidanto (2015-2017), estrarano de ĝia itala landasekcio (2006-2017) kaj komitatano de la franca (2019-2023). Kiel respondeculo pri eksteraj rilatoj de TEJO, li reprezentadis la asocion ĉe neesperantistaj organizoj kiel la Forumo Junulra Eŭropa kaj partoprenis la laborgrupon kiu difinis la lingvopolitikajn poziciojn de TEJO en 2011 kaj ankaŭ partoprenas la grupon kiu ilin reformulas nuntempe.

Eksteresperantuje, li magistriĝis kiel komputilinĝeniero ĉe la Politecnico di Torino kaj la Alta Scuola Politecnica, kun Erasmuso ĉe la Universitat Politècnica de Catalunya. Profesie li nun laboras en Tuluzo en la aviadilindustrio tra konsultista firmao. Li ankaŭ aktivas en la Junularo Eŭropa Federalista tuluznivele kaj francnivele kaj en la francaj verduloj.

Li parolas la italan, esperanton, la katalunan, la hispanan, la francan, la anglan, la portugalan, plus aliajn lingvojn je pli baza nivelo.

Revenu al listo de podiuloj