Sandra Vives Gómez

Vi estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo

Aktivulo, esperantisto kaj feministo.

Ŝi estas diplomita pri Arthistorio ĉe Universitat de Barcelona kaj laboras kiel aĉetteknikisto kun provizantoj de la tuta mondo ekde 2014. Ŝi intense aktivas en la internaciaj movadoj Extinction Rebellion kaj Animal Rebellion, kiuj batalas por klimata justeco per neperforta amasa civila malobeo kaj por plant-bazita nutrado. Ŝi ankaŭ aktivas en la feminisma lukto kaj pri ne-normigitaj rilatoj.

Lingvostudado ĉiam estis parto de ŝia vivo; la eŭska estis la unua el pluraj kaj tie oni parolis al ŝi pri Esperanto. Ŝi ankaŭ studis la germanan, la hebrean, la japanan kaj nuntempe la ĉeĥan. Ŝi eniris la movadon pere de internaciaj junularaj kongresoj ekde 2004. Ekde 2019 ŝi estas peranto kaj nuntempe ankaŭ vicprezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi kunlaboras kun Kataluna Esperantisto en la sekcio pri intervjuoj.

Revenu al listo de podiuloj