Xavier Alcalde i Villacampa

Maleblas nei la kontribuon de Zamenhof al la teorio de la ne-perforto. Esperanto estas ilo de paco.

Li naskiĝis en Barcelono kaj studis politikan sciencon.

Li estis esploristo pri paco kaj sociaj movadoj ĉe Institut Català Internacional per la Pau (Barcelono) kaj Scuola Normale Superiore (Florenco). En 2021 li estis gastprofesoro ĉe École des hautes études en sciences sociales (Parizo).

Nuntempe li instruas en diversaj universitatoj kaj dediĉas grandan parton de sia tempo al la esplorado pri la socia historio de Esperanto. Pri tiu temo li publikigis diverslingvue dekduon da artikoloj kaj ĉapitroj de libroj.

Kune kun José María Salgado li kunordigis la kolektivan verkon "Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la granda milito [Ara fa un segle. Esperanto i la gran guerra]" (SAT-EFK, París, 2018). Krome, li ĵus publikigis "Esperanto i anarquisme: els orígens (1887-1907)" (Edicions Malcriàs d’Agràcia, 2022).

Ekde 2019 li estas membro de la Akademio de Esperanto.

Revenu al listo de podiuloj