40-a

Kataluna Kongreso de Esperanto

De la 17-a ĝis la 20-a de majo de 2024 – Vic (Osona – Kataluna Landaro)

  

Popolaj ateneoj kaj kultura kaj scienca disvastigo

Kataluna Esperanto-Asocio ekpretigas la sekvan Katalunan Kongreson de Esperanto, kiu okazos en Viko (Vic). La ĉefa kialo elekti la ĉefurbon de regiono Osona estas soleni la centjaran datrevenon de la Kongreso organizita de Josep Pratdesaba i Portabella, okazinta tie la jaron 1924.

La 40-a Kataluna Kongreso de Esperanto okazos de la 17-a ĝis la 20-a de majo de 2024, kaj la ĉefa temo, elektita de la Loka Kongresa Komitato, estos “Popolaj ateneoj kaj kultura kaj scienca disvastigo, esperanto-movado, kulturo”, tiu temo rekte rilatas la taskon de Pratdesaba, kaj la esperanto-movadon kiu kreskis en la popolaj ateneoj.

Ateneoj fariĝis rifuĝejo de subteraj organizaĵoj dum la diktaturo, kiam oni perdis ĉiun konstitucian garantion. La Dua Hispana Respubliko estis la plej grava momento de la popola ateneismo. Miloj da laborantoj ĉeestis ĉiutage kursojn kaj kunvenojn okazigitaj de ateneoj por pligrandigi ties kulturajn sciojn kaj, tial pretiĝi por esti utilaj por la revinta cela socio. Ateneuloj celis atingi, per edukado kaj kultura trejnado, socion pli justan, pli egalan kaj, ĉefe, liberan.

Scio, astronomio, scienca disvastigo, popolaj ateneoj, esperanto-movado, kulturo. Ĉion-ĉi vi trovos en la Kataluna Kongreso de Esperanto en Viko.

Kataluna Esperanto Asocio

Ni estas la asocio kiu grupigas la esperantistaron de la Kataluna Landaro. Legu pli pri ni en nia retejo.

aliĝu!

Alklaku la sekvan ligilon por aliĝi la kongreson.