Domo Pratdesaba

ALIĜU ĉi tie Domo Pratdesaba kaj observejo
(Tradukota al Esperanto)

La domo Pratdesaba estas deklarita Kultura Havaĵo de Loka Intereso. En tiu ĉi domo loĝis la elstara scinecisto kaj esperantisto Josep Pratdesaba. Laŭlonge de la vizito ni spektos du apartajn ejojn. Unuflanke, la ĉefa hejma salono, kie la tempo haltiĝis antaŭlonge kaj restas senŝanĝa.  Ni faros vojaĝon en la tempo por viziti klasikan domon de la deknaŭa jarcento. Aliflanke, ni vizitos la observejon, Vika havaĵo kaj karakterizanta la urban profilon. La observejo, antaŭlonge restaŭrita, disponas de teleskopo ekvatoriala ege malofte trovebla en la nuna tempo: vera juvelo datumanta de 1909.

Episkopa Muzeo de Vic

ALIĜU ĉi tie Episkopa Muzeo
(Tradukota al Esperanto)

La Episkopa Muzeo de Vik okupas elstaran lokon inter la Eŭropaj muzeoj kaj entenas unu el la plej riĉaj kolektoj pri romanika kaj gotika arto en la mondo. En 1924, dum la 11a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Viko, la gekongresanoj vizitis la katedralon, la klostron, la monumenton al Jaume Balmes kaj la episkopan muzeon. 100 jaroj poste, ni volus ripeti tiun eventon per gvidita vizito pensita kaj kreita porokaze. Laŭ longe de la vizito ni ekkonos la historion de diversaj juveloj de la Muzeo.