Antoni Badia + Pedro M Martín

Magia ateliero

Antoni Badia estas emerita instruisto, senlaca partoprenanto de kongresoj kaj renkontiĝoj kaj de longe amatora praktikanto de magiaj trukoj.
Pedro M Martín estas emerita instruisto pri fremdaj lingvoj, aŭtoro i.a. de Guia de conversa català-esperanto, kunlaboranto de Kataluna Esperantisto kaj ŝatanto de magiaj ludoj.

Rafa Blanco Arbe

Esperantistoj en la Ateneo de Pamplono-Irunjo, dum la dua respubliko

Rafa Blanco Arbe estis instruisto pri la eŭska lingvo kaj literaturo en la mezlernejoj de Altsasu kaj Zangoza-Sangüesa. Esperantisto de antaŭ multaj jaroj, mi estis redaktoro de la revuo Kuspe, kaj kunlaboranto en RokGazeto kaj Etnismo. Mi multe interesiĝas pri  la historia memoro pri la intercivitana milito, kaj pri minorigitaj lingvoj kaj kulturoj,

Jordi Calafí i Franquesa

Curset d’Esperanto

Jordi Calafí estas kasisto de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj partoprenis plurajn aranĝojn en Esperantujo.
Naskita en Barcelono, li devenas de familio de esperantistoj, kiuj transdonis al li de frua aĝo la valorojn, kiujn ĉi tiu lingvo ampleksas. Ekde 2015 li partoprenis en multaj Internaciaj Infanaj Kongresetoj kadre de la UKoj [Lille, Nitra (Slovakio), Lisbono kaj Lahtio (Finnlando)], kie li estis gvidanto dum la lastaj jaroj. Paroli tiu ĉi lingvo helpis lin lerni multajn pli: la germanan, la italan, la francan, la portugalan kaj ekde unu jaro li komencis arabajn klasojn. Nuntempe li studas Internacian Komercon ĉe UPF, universitato kie li komencis  instruigi monatan Esperanto-kurson.

Mon Cardona i Farrés

Komuna popoldancado

Mon Cardona naskiĝis en Sants, Barcelono kaj estas profesia instruisto pri dancado. Li pasiiĝas pri dancoj, pri tradicia muziko el la tuta mondo kaj ĝenerale pri tradicioj. Tial li dediĉis grandan parton de sia vivo al instruado de popolaj kaj tradici-devenaj dancoj el ie ajn. Esperantisto kaj popola blov-muzikisto, de tempo al tempo muzikas per butona akordiono, per ‘flabiol’ [kataluna, tradicia mallonga fluto] kaj per tamburo. Lia metodo kaj instrumaniero estas bazaj por ke ĉiu deziranto lernu danci.

Josep Maria Casals

Astronomio: rigardo al universo

Josep Maria Casals estas emerita industria inĝeniero, laborinta dum pli ol kvardek jaroj en la teknika departamento de tanista industrio. Amatora astronomo kaj kunfondinto de la Astronomia Grupo en Osona en kiu li okupiĝis pri diskonigo pli ol pri observado, memkompreneble pri astronomio sed ankaŭ pri fiziko kaj matematiko. Li estis unu el la fondintoj de la Vik-a delegacio (nuntempe de Osona kja Lluçanès) de la kultura asocio Òmnium Cultural. Li instruis la katalunan lingvon dum jaroj, antaŭ ol la lingvo estus inkludita kiel ordinara studobjekto.

Pep Castells i Casellas

Esperanto, fako de la Popola Enciklopedia Ateneo

Pep Castells Casellas estis komitatano de CNT (anarkiisma sindikato) en katalunio dum la sepdekaj jaroj. Ek de 1980 li membras en la Centro de Socihistoria Dokumentado de la Popola Enciklopedia Ateneo kaj de la Federacio de Liberecanaj kaj Anarkosindikalismaj Studoj (FELLA). Fine de 1980 li devis forlasi Barcelonon kaj li ree loĝas en la komarko Osona. Nuntempe li loĝas en l’Esquirol (pr. Eskirol). Li publikigis poemojn en El vaixell blanc, de Enciklopedia Ateneo kaj eĉ du librojn. En la fako de eseo kaj socipolitika penso li verkis kaj daŭre verkas en diversaj lokaj kaj liberacanaj publikaĵoj. En 2019 la eldonejo Lo Diable Gros publikigis  “Del foc a les brases (Nekorktaj artikoloj 1978/2005). En 2022, ek de la Enciklopedia Ateneo, li eldonis “Les cartes d’en Jan Mero (1938). Familia historio de la domo Can Mero  en la jaro 1938, pere de la leteroj de juna soldato, mortinta en 1938, kiujn oni trovis en la arkivo de la Enciklopedia Ateneo.

Joan Català

Serĉante la lumojn de la Universo

Joan Català estas membro de la Astronomia Societo de Castelló (www.sacastello.org) de antaŭ 20 jaroj, kaj dum multaj jaroj ankaŭ estis membro de KEA/KEJ/VEJ, partoprenante en la kreo de interesaj projektoj kiel Tutmonde, Pasporta Kalendaro, la unua retejo de Pasporta Servo, Klaku, Heliketo, la blogo de KisTV kaj diversaj renkontigxoj rilataj al KEA kaj KEJ. Profesie programisto, iama teknikisto en Hewlett-Packard (Batcelono) kaj nuntempe laboranta kiel programisto en la Deputitejo de Castelló. En lia asocio SAC, Joan partoprenas en diversaj astronomiaj eventoj, disvastigas scion kaj organizas kursojn.

Xosé Conde

Miaj plej ŝatataj instruiloj

Xosé Conde estas esperantisto ekde la jaro 1986. Naskiĝis en Ourenso (Galegio) kaj loĝas en Katalunio. Li estas profesie instruisto de informadiko. Ankaŭ instruas Esperanton kaj kunlaboris kun la projekto Flugiloj de Malfacila Vento por klerigi instruemulojn de Esperanto.

Carles Costa i Muntadas

Josep Pratdesaba
Kongreso en Vic 1924

Carles Costa i Muntadas. Homo kaj Teknika Inĝeniero en Sistem-informadiko ĉe Universitat Oberta de Catalunya. Li nuntempe profesie laboras kiel projektisto de skribprogramoj sed ankaŭ pri hejmpaĝoj. Agema. Ek de 2008 li disponas pri propra blogo (www.carlescosta.cat) kiu enhavas pli ol sescent kvindek diversfakajn artikolojn. En 2016 li publikigis Promenado tra Vic. Antaŭnelonge (novembro de 2023) li publikigis, en ciferigita formato Antònia Bardolet, una estrella de l’univers vigatà. En la nuna jaro li surpaperigis la verkon Glòries Vigatanes, jam aperinta ciferece en 2021. Li nur scias ke li nenion scias kaj lia slogano estas “humileco kaj pripenso estas la nektaro kaj ambrozio de sciado”. Tio permesas lin ĝui kaj okupadi la liberan tempon en lernado de novaj kaj malnovaj aĵoj. Tiu agemo igis lin partopreni en kursoj pri psikologio aŭ tekonologio kaj eĉ pri kuirado, alia el liaj pasioj kune kun Vic kaj ĝia historio.

Ludoviko de Gibert

Vikimaratono
Lernu Esperanton per Vikipedio

Ludoviko de Gibert, denaska barcelonano, kvankam li nuntempe loĝas en Vilafranca del Penedès. Li estas emerita profesoro pri biologio, vikipediisto ekde 2006 kaj esperantisto ekde 2019. Li aktive kunlaboras en la kataluna kaj esperanta projektoj de Vikipedio, kaj ankaŭ en aliaj iniciatoj kiel Vikidatumoj aŭ Vikimedia Komunejo kaj partoprenas regule en vikiprojektoj kaj en la organizado de vikilaborrenkontiĝoj kaj vikimaratonoj. Li estas membro de la Esperanto-grupo de Ateneu Llibertari de Gràcia kaj ankaŭ membro de KEA, Kataluna Esperanto-Asocio, kaj de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

Isaac Giménez

KEJ sinprezentas

Isaac Giménez venas el la urbo Barcelono kaj li estas parto de la Kataluna Esperanto-Junularo de antaŭ du jaroj. Li studas juron kaj internaciajn rilatojn en la universitato kaj liaj plej ŝatataj ŝatokupoj estas piedpilko kaj ankaŭ lerni kiel eble plej multajn lingvojn.

Òscar Hernández

Kial tio okazas? La scienco respondas

Òscar Hernández venas el Barcelono, li estas meteorologiisto kaj fizikisto, kaj aktivas en la Kataluna Esperanto-Junularo. Li estas esperantisto ekde 2015 kaj li ŝatas sciencon kaj ĝiajn ligojn kun socio.

Patrick Lagrange

Diskonigo de racia metodo
Kunlaborado amatoro-profesiulo en astronomio

Patrick Lagrange estas denaska esperantoparolanto antaŭ 70 jaroj. Dank al sia esperantoparolanta avo, li ekinteresiĝis al astronomio antaŭ 63 jaroj. Li iĝis sciencklariganto pri astronomio antaŭ 35 jaroj. Kaj li daŭrigas tiun fakon kvankam li emeritiĝas de post 2017.

Pep Morella

Kultura asociismo en la 21a jarcento: kontribuante al pli bona mondo ek de ateneo

Pep Morella naskiĝinta en Barcelono en 1963. Nur naŭ jara li estis jam enkondukita de la gepatroj en la asocian momdon, kiel dancanto de Esbart Sant isidre. Poste li ankaŭ dancis ĉe Esbart Ciutat Comtal kaj ĉe la Colla de casats de Ball de Gitanes de la Koruso en Sentmenat. Volontula laboristo ek de la 18 jaraĝo. Plene integrita en la kultura mondo, en la plej vasta senco, ek de popola kulturo ĝis la libertempa kaj ŝatokupa agado por geinfanoj kaj gejunuloj ĝis najbaraj movadoj ek de la socia engaĝiĝo. Defendanto de  kulturo  kiel io proksima, alirebla, de la popoo kaj por la popolo, li kredas ke aktiva, partoprenema kaj pova civitanaro devas gvidi la festan kalendaron de kiu ajn municipo. Li direktoris centron por infanaro kaj junularo kaj prezidis la Fundació La Roda. Ek de 2019 estas la prezidanto de la Kataluna Federacio de Ateneoj, taskon kiun li dividas, ek de 2021, kun la prezidanteco de la Societat Coral Obrera la Glòria Sentmenatenca, kie li ankaŭ rolas kiel kultura reĝisoro kaj programisto de sursceneja arto.

Bernat Pascual

Historia resumo de la scienca observejo Pratdesaba kaj la restaŭrigo de ĝia teleskopo

Bernat Pascual estas doktoro kaj magistro pri historio de la scienco ĉe la Universitat Autònoma de Barcelona. Fondinto de la Societat Catalana d’Història de la Ciència i de la Tècnica kaj ankaŭ fondinto kaj redaktoro de ĝia bulteno Ictineu. Lia ĉefa esplorfako estas la historio de vivsciencoj, precipe tiu de la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj. Li ankaŭ okupiĝas pri la historio de sciencoj en lokaj geografiaĵoj kaj al rilatoj inter literaturo kaj scienco laŭlonge de historio. En tiu senco, li studas la ĉeeston kaj signifon de la sciencaj kaj teknologiaj elementoj en la verkaro de la franca aŭtoro Jules Verne. Li verkis multnombrajn artikolojn kaj pli ol dudekon da libroj pri la temoj de lia studado.

Jordi Perera i Faura

Konversacio pri oftaj gramatikaj eraroj de Esperanto-parolantoj
– Interkona vespero

Jordi Perera Faura estas teknikisto pri elektro, elektroniko, telekomunikado kaj telekomunikadaj infrastrukturoj, nuntempe emerita.
Naskita en Badalona (apud Barcelono) sed fuĝanto el la granda urbo, li loĝis longtempe en kampara regiono L’Alt Urgell kaj, dum la lasta jardeko, en regiono Moianès.
Sindikalisto, socia aktivulo en Neregistaraj Organizoj, en retoj de socia kaj solidareca ekonomio, kaj en grupoj por la defendo de kataluna lingvo kaj naciaj rajtoj de Katalunlandaroj.
Li partoprenis en volontulaj programoj pri kataluna lingvo, ankaŭ kiel Esperanto-monitoro en konversaciaj rondoj kaj lerno-agadoj, kaj kunlaboris pri katalunaj tradukoj de esperantistaj paĝaroj, ĉefe la kurson Lernu.net kaj la retejon de Somera Esperanto-Studado.
Promotoro kaj nuna kunordiganto de la interŝanĝa reto de servoj kaj kapabloj “Banc del Temps del Moianès” (Tempo-Banko de l’ Moianes’), kaj ankaŭ de laborrenkontiĝoj pri lingvo-interŝanĝo “Aprenem a Moià” (Ni lernu en Moia’), kies partoprenantoj instruadas al si reciproke plurajn lingvojn (kataluna, hispana, franca, portugala, Esperanto, itala, angla…).
Li ŝatas reciprokajn gastadojn per PasportaServo, kaj ĝuas gastronomiajn renkontiĝojn kaj partoprenajn promenojn.

Ramon Perera i Perera

Okulumi al la kataluna lingvo

Ramon Perera estis profesie inĝeniero. Scivolulo pri multaj aferoj. Enamiĝinta al esperanto.
Li havas ampleksan sperton kiel instruisto. Kronologie li instruis mezlernejanojn pri diversaj lernofakoj,
teknikistojn kaj studentojn pri inĝenierio, lernantojn de esperanto dum multaj jaroj.
Li mem enamiĝis al esperanto relative maljuna [35-jaraĝa], sed persiste studis kaj travivis periodojn [diversajn
monatojn] ekskluzive en esperanto. Tio okazis en Grezijono.

Ne por la unua fojo li instruos la katalunan lingvon. Tion li jam faris en diversaj okazoj al interesatoj diversdevenaj;
hispanoj, hispanamerikanoj, pakistananoj…

Òscar Puig i Cánovas

Esperantismo, naciismo kaj aliaj -ismoj

Òscar Puig i Cánovas, 1959, Sabadella komputilisto. Esperantisto ekde sia infaneco, li aktive partoprenis la esperantistan junularan movadon, li estis redaktoro de HEJS-Bulteno, komitatano B kaj C de TEJO, kunfondinto kaj unua prezidanto de KEJ kaj kunfondinto de KEA, kie li okupis diversajn postenojn laŭlonge de la jaroj, la lasta el kiu, prezidanto dum kvin jaroj. Kunfondinto de la Internacia Humanitara Organizo Espero, kiu intense laboris pri rekonstruado en Bosnio kaj Hercegovino postmilite.

Xabi Rico Iturriotz

Presentació de IKEL i Etnismo

Xabi Rico Iturriotz naskiĝis en 1953 en Vitorio- Gastejso kie li loĝas. Li esperantiĝis en 1991. Ĝis sia emeritiĝo li estis instruisto de Historio kaj Geografio en meza lernejo. Ekde pluraj jaroj li agas en eŭsklingvaj kulturaj organizoj. Li estas estrarano kaj kasisto de IKEL kies revuo Etnismo kun la helpo de aliaj esperantistoj de sia urbo, li presas kaj sendas mondskale.

Immaculada Tubau

El Congrés de Manlleu de 1919

Immaculada Tubau i Prat (Manlleu, 1973). Instruistino. Ĉiam agema, apartenas al: Fotografa Grupo el Manlleu, Skoltoj kaj gividistoj Sant Jordi en Katalunio, Grupo pri defendo de la rivero Ter, Grupo de gloso “Cor de carxofa”, Malferma grupo de Filozofia Legado (GLOF). Ŝi aktive partoprenas la asocian movadon de ŝia urbo, Manlleu. Pasia pri ĝia historio. Esperanta komencanto.

Alfons Tur

Prezento: Spaco Esperanto (Subirats)

Alfons Tur i Garcia (Barcelono 1967). Ekonomikisto, licencita en la Barcelona Universitato, profesie funkciulo de la kataluna administracio.
Denaska esperantisto, iama sekretario, poste estrarano respondeca pri rilatoj kun Subirats kaj nuntempe prezidanto de KEA.
Fervore lingvema kaj esperantisto pli/malpli aktiva dum la tuta vivo.