Karaj gekongresanoj,
Kiel urbestro de Vic, mi ĝoje bonvenas vin en nia urbo en tiel elstara okazaĵo, la 40-a Kataluna Esperanto Kongreso. Estas plezuro por ni gastigi tiun evento kiu ne nur celebras la propran historian senton, sed ankaŭ omaĝas la centjariĝon de la 11-a Kataluna Kongreso de Esperanto kiu okazis ĉi tie mem, en Vic.
Emociigas konstati ke la figuro de la vika astronomo kaj esperantisto, Josep Pratdesaba, kunligas la kongresojn de 1924 kaj 2024 kiel kondulkilo, tempa kaj koncepta. En la kongreso de 1924 , Josep Pratdesaba ludis estaran rolon kiel kunorganizanto, kaj en la nuna eldono en 2024 liaj figuro kaj verko estos unu el la ĉefaj aksoj. Krome, en tiu ĉi monato mem, oni prezentis en la municipan ĉefkunvenon la juran informon kiu ekigos la oficialan agnoskon de Josep Pratdesaba kiel elstara vikano. Tiun honoron, rezervita nur al homoj naskiĝintaj en Vic aparte elstarintaj en sia profesia fako, estas atesto de lia daŭra legaco kaj de lia profunda influo en nia komununo.
Dum tiuj tagoj, vi ne nur celebrados la kulturan kaj lingvan diversecon kiujn reprezentas esperanto, sed ankaŭ vi valorigos la popolan ateneismon, movado kiu estis gvida lumo en la konstruo de socio pli justa kaj libera, aparte en epokoj de politikaj malfacilaĵoj. Ateneoj estis kaj daŭre estas rekontejoj kaj lernejoj, kie sciado kaj kulturo devenas ilojn de socia ŝanĝiĝo.
Mi deziras, do, ke tiuj tagoj en Vic estu plenaj je inspiro, dialogo kaj novaj rilatoj kiuj enriĉigu viajn vivojn kaj vian engaĝiĝon kun la valoroj kiuj vin kunigas.
Albert Castells i Vilalta
urbestro de Vic