Bonvenon al Vic.

Tiu ĉi estos jubilea kongreso ĉar jam en 1924 Vic gastigis nian 11-an katalunan kongreson. La estraro de KEA ricevis kaj tuj akceptis la proponon de la lokanoj por celebri kaj omaĝi la tiaman kongreson per alia kongreso, cent jarojn poste.

Historia perspektivo donas ian bazon al la nuna agado sed ankaŭ alportas certan respondecon. Ni estu fieraj pri la tiamaj esperantistoj, mi pensas ĉefe pri la elstara figuro de Josep Pratdesaba, kiuj kapablis okazigi sukcesan kongreson kaj ni klopodu teni la nivelon kiun ili montris tiutempe. En tiu strebo al historia ligiteco de la 26-a de aprilo ĝis la 26-a de majo viziteblas ekspozicio pri la tiama kongreso en la Romia Templo, pri ĝi ni dankas aparte al Carles Costa, kies sindediĉo ebligis ĝin.

La popolaj ateneoj kaj ilia rolo en scienca kaj kultura disvastigo estas la temo de la nuna kongreso ĉar ateneoj rolis grandege en la antaŭenigo kaj de esperanto kaj de la kataluna kulturo inter la ordinaraj homoj. Tiu rolo tiam kaj nun ege gravas kaj indas ĝia diskonigo ĉar kulturita popolo estas nepra bazo de progreso kaj vera demokratiigo de la socio.

Al ĉiuj gekongresanoj ni deziras agrablan partoprenon en la kongreso kaj ĝuadon de la kongresurbo.

Alfons Tur i Garcia
prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio